Kontreroko aŭ kontrea rokmuziko, kaj en angla country rock, estas ĝenro de muziko kiu fuziigas rok-muzikan kaj koutreon. Ĝin disvolvis rok-muzikistoj kiuj ekregistris kontrecajn registrojn fine de la 1960-aj jaroj kaj komencaj 1970-aj jaroj. Tiuj muzikistoj registris rok-diskojn uzante kontreajn temojn, voĉajn stilojn, kaj kroman instrumentaron, el kiuj plej elstaris karaktere pedalaj ŝtalgitaroj.[1] Kontreroko startis per artistoj kiel Buffalo Springfield, Michael Nesmith, Bob Dylan, Nitty Gritty Dirt Band, the Byrds, the Flying Burrito Brothers, The International Submarine Band[2][3] kaj aliaj, atingante sian plej grandan popularecon en la 1970-aj jaroj kun artistoj kiel Emmylou Harris, Eagles, the New Riders of the Purple Sage, Linda Ronstadt, Poco, The Charlie Daniels Band kaj Pure Prairie League. Kontreroko influis ankaŭ artistojn en aliaj ĝenroj, kiel The Band, Grateful Dead, Creedence Clearwater Revival, The Rolling Stones, kaj la soloa kariero de George Harrison,[1] same kiel ludante parton en la disvolvigo de Sudusona rokmuziko.
Kontreroko estis aparte populara stilo en la kalifornia muziketoso de la finaj 1960-aj jaroj, kaj adoptis ĝin bandojn kiel Hearts and Flowers, Poco (formita de Richie Furay kaj Jim Messina, iam el Buffalo Springfield) kaj New Riders of the Purple Sage.[1] Kelkaj folk-rokistoj sekvis the Byrds en la ĝenron, inter kiuj The Beau Brummels[1] kaj the Nitty Gritty Dirt Band.[4] Ankaŭ nombraj artistoj ĝuis renaskiĝon adoptante kontresonojn, kiel: the Beatles, kiuj reesploris elementojn de kontreo en kantoj kiel "Rocky Raccoon" kaj "Don't Pass Me By" el ilia mem-titola duobla albumo de 1968 (ofte nomita la "Blanka Albumo"),[5] kaj "Octopus's Garden" el Abbey Road (1969);[6] The Everly Brothers, kies albumo Roots (1968) estas kutime konsiderita iun el iliaj plej fajnaj verkoj; John Fogerty, kiu forlasis Creedence Clearwater Revival por aliri al kontreaj sonoj de the Blue Ridge Rangers (1972);[7]